Saluton al vi ĉiuj. Hodiaŭ denove okazis diskuto ĉe lernu! pri landnomoj, kaj mi volas iom prezenti mian opinion.
Iuj opinias la tutan landnoman sistemon de Esperanto tre malfacila. Kaj eble ili pravas. Tamen kulpas pri tio ne la dukategorieco mem, sed la sufikso -i-.
Iam en pli bonaj tagoj, ekzistis du kategorioj de landnomoj. Kelkaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de popolano, kaj oni aldonis la sufikson -uj- al tiu radiko por formi ilian respektivan landon. Aliaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de lando, kaj oni aldonis la sufikson -an- al tiu radiko por formi la nomon de ĝiaj loĝantoj. Tio estas tute normala kaj tute la sama signiforilato kiel inter idiot·o
kaj stult·ul·o
.
Do, ĉiuj lernantoj povis kompreni tiun sistemon. Se la landnomo finiĝis per -uj-, oni sciis, ke oni forigu tiun -uj- por formi ties loĝantojn. Se la landnomo finiĝis per io alia, oni sciis, ke oni aldonu -an- samcele. Ĉu iu ne komprenus tiun ĉi tre simplan sistemon?
Sed tiel ne restis. Iam venis en ies kapon, ke oni, por enkonduki plian “internaciecon”, uzu -i- anstataŭ -uj-. Nuntempe tio estas tre populara, kaj jen kial la sistemo estas tiel malfacila. Se oni renkontas la du landnomojn Aŭstrio
kaj Aŭstralio
, kiel oni povus diveni, ke en la unua loĝas aŭstroj
, sed en la dua ne *aŭstraloj
, sed aŭstralianoj
? Tio tute ne estas ebla. Se oni aŭdas (supozante, ke -i- ne ekzistus) Aŭstralio
kaj Aŭstrujo
, ĉio estas klara, ĉu ne?
La tutan ĥaoson en nia landnoma sistemo do kaŭzis nur sole la sufiksaĉo -i-. Mi esperas, ke iujn i-emulojn mi konvinkos per tiu ĉi artikolo. Esperanto devas esti simpla lingvo, kaj miskomprenata “internacieco” en la vortprovizo ne estu ĝia ĉefa celo.
Ĉu vin mi ankoraŭ ne konvinkis? Bertilo Wennergren skribis multe pli longan artikolon, en kiu li prezentas lian opinion, kiu samas al la mia. Do, legu en Lingva Kritiko pri la landnoma sufikso -uj- en instruado.