Blogo de darkweasel

Persona blogo de 16jarulo aŭstra

Mia unua Esperanta poeziaĵo: La enu’ 12 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 17:31

Hodiaŭ en mia laborejo mi tiom enuis, ke mi verkis mian unuan Esperantlingvan poeziaĵon.

Ĉu vi konas tiun senton?
Ĉu iu faris jam inventon,
kiu senkondiĉe malhelpas ĝin?
Jes, tio ja vere plaĉus min!
Vi ne scias, kion mi celas, ĉu?
Ja evidentas, ke temas pri l’ enu’

Ĉu la sun’ ekstere brilas?
Ĉu ĉiuj homoj tre trankvilas?
Ankaŭ mi, eĉ multe tro!
Mi estas senokupa, do
ekzistas farendaĵo, ĉu?
Donu ĝin al mi kaj foros la enu’.

Sed ja venos la minut’,
certas mi je absolut’.
Foriros mi kaj hejmen iros
kaj tiam mi jam ne eldiros,
ke mi tiom enuas plu,
ĉar estos for mia enu’

 

5 Responses to “Mia unua Esperanta poeziaĵo: La enu’”

  1. xia yong Says:

    bonege,mi estas de cxinio,kaj vi skribis tre bone.

  2. LaPingvino Says:

    ŝajnas al mi bona bazo por hiphopaĵo…

  3. Ĥod Says:

    Kara, mi ja ne vidis tion kiel hiphopaĵon, sed ja kiel poemo. Almenaŭ, la ena ideo estas tre grava, kaj ŝajnas kiel la poemoj de la portugalano Fernando Pessoa. :P

    Sammondane,
    Ĥod


Komenti