Blogo de darkweasel

Persona blogo de 16jarulo aŭstra

Mia unua Esperanta poeziaĵo: La enu’ 12 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 17:31

Hodiaŭ en mia laborejo mi tiom enuis, ke mi verkis mian unuan Esperantlingvan poeziaĵon.

Ĉu vi konas tiun senton?
Ĉu iu faris jam inventon,
kiu senkondiĉe malhelpas ĝin?
Jes, tio ja vere plaĉus min!
Vi ne scias, kion mi celas, ĉu?
Ja evidentas, ke temas pri l’ enu’

Ĉu la sun’ ekstere brilas?
Ĉu ĉiuj homoj tre trankvilas?
Ankaŭ mi, eĉ multe tro!
Mi estas senokupa, do
ekzistas farendaĵo, ĉu?
Donu ĝin al mi kaj foros la enu’.

Sed ja venos la minut’,
certas mi je absolut’.
Foriros mi kaj hejmen iros
kaj tiam mi jam ne eldiros,
ke mi tiom enuas plu,
ĉar estos for mia enu’

 

Apenaŭ kompreneblaj frazoj 10 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 20:26

Mi nuntempe legetas la germanlingvan libron “Der Sprachinstinkt”, tradukitan el la angla (“The Language Instinct”) de Martina WIESE origine verkitan de Steven PINKER, kaj en ĝi mi trovis kelkajn apenaŭ kompreneblajn lingvajn konstruojn. Mi tradukas iujn tie ĉi al Esperanto (fojfoje mi ŝanĝis vortojn por doni pli da senco al la frazo). Ili vere cerbumigas, kvankam ili estas plene korektaj!

  • Se, se, se pluvos, malvarmos, mi tristos, mi bezonos helpon.
  • Ke, ke, ke li reelektiĝis, ĝojigas, mirigas, strangas.
  • Ŝi manĝis ofte salon kaj pipron neniam.
  • Vere estis sukcesa festo. Kelkaj kolegoj, kiuj ne venis, certe nun bedaŭras, kiam ili eltrovis, kiom bele estis, ne ĉeestinti. (Tiu ĉi frazo vere ne estas memkontraŭdira, se vi legas ĝin ĝuste!)
  • Karlo diris ke Paŭlo faros la laboron hieraŭ. (Bone, tie ĉi mi iom trompis ellasante atenditajn komojn.)

Rimarko. Ĉar jam multaj diris, ke tio estas tre malkonvena esprimomaniero – jes, prave! Estas ĝuste la senco de tiu ĉi afiŝo montri, kiajn miskondukajn frazojn permesas la gramatiko de Esperanto. Neniulingve oni vere esprimus la montritajn konceptojn tiel ĉi (speciale ne la unuajn du frazojn).

 

Kiel urbeto senŝuldiĝas dum malmultaj minutoj 4 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 17:02

Saluton!

Jen germanlingva artikolo, kies tradukon mi donas jene, kaj kiu eble helpos (aŭ malhelpos) ies komprenon de ekonomio.

Estas Aŭgusto en malgranda ĉemara urbo, ĉefsezono, sed pluvas kaj la urbo senturistas. Ĉiuj urbanoj havas ŝuldojn. Bonŝance venas riĉa ruso en unu el la urbhoteloj.

La ruso volas ĉambron, surtabligas 500 eŭrojn kaj iras kontroli, ĉu la ĉambro plaĉas al li.

La hotelestro prenas la monon kaj kuras al la buĉisto por senŝuldigi sin.

La buĉisto prenas la 500 eŭrojn kaj kuras al la porkbredisto por senŝuldigi sin.

Tiu kuras kun la 500 eŭroj al la nutraĵliveristo por senŝuldigi sin.

La liveristo donas la monon al la ĉiesulino por senŝuldigi sin.

La ĉiesulino prenas la monon kaj kuras ĉe la hotelestron por forigi siajn horĉambrajn ŝuldojn.

En la sama momento revenas la ruso kaj diras, ke la ĉambro ne plaĉas al li. Li reprenas siajn 500 eŭrojn kaj eliras la urbon.

Do jen la fino de la historio: Neniu gajnis ion, sed ĉiuj senŝuldiĝis kaj subite tutoptimisme antaŭĝojas pri la estonteco.