Iuj verŝajne jam konas min. Mi estas tiu strangulo el IRC kaj lernu! :)
Mi decidis fari propran blogon por miaj blogaĵoj Esperantaj, por ke ili ne plu intermiksiĝu kun alilingvaj tekstoj en mia germanlingva blogo! Mi ne jam scias, pri ĝuste kio mi blogos, sed ja venos interesaĵoj blogindaj.
Iajn komentojn mi volonte akceptos retpoŝte!
Advertisements
Sed eble homoj ne volas sendi komentojn retposhte! xD
Nur shefcas mi, kara. Mi ghojas vidi ke nova esperantlingva blogo aperas en esperantieto. Dauru ghi, skribu vi!
Bondezirojn, Aarono.
Mi estis ankoraŭ malcerta, ĉu la komentado funkcias, kaj tial mi diris, ke oni sendu komentojn retpoŝte ;)
darkweasel