Blogo de darkweasel

Persona blogo de 16jarulo aŭstra

La sufiksaĉo -i- 22 Januaro 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 20:22

Saluton al vi ĉiuj. Hodiaŭ denove okazis diskuto ĉe lernu! pri landnomoj, kaj mi volas iom prezenti mian opinion.

Iuj opinias la tutan landnoman sistemon de Esperanto tre malfacila. Kaj eble ili pravas. Tamen kulpas pri tio ne la dukategorieco mem, sed la sufikso -i-.

Iam en pli bonaj tagoj, ekzistis du kategorioj de landnomoj. Kelkaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de popolano, kaj oni aldonis la sufikson -uj- al tiu radiko por formi ilian respektivan landon. Aliaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de lando, kaj oni aldonis la sufikson -an- al tiu radiko por formi la nomon de ĝiaj loĝantoj. Tio estas tute normala kaj tute la sama signiforilato kiel inter idiot·o kaj stult·ul·o.

Do, ĉiuj lernantoj povis kompreni tiun sistemon. Se la landnomo finiĝis per -uj-, oni sciis, ke oni forigu tiun -uj- por formi ties loĝantojn. Se la landnomo finiĝis per io alia, oni sciis, ke oni aldonu -an- samcele. Ĉu iu ne komprenus tiun ĉi tre simplan sistemon?

Sed tiel ne restis. Iam venis en ies kapon, ke oni, por enkonduki plian “internaciecon”, uzu -i- anstataŭ -uj-. Nuntempe tio estas tre populara, kaj jen kial la sistemo estas tiel malfacila. Se oni renkontas la du landnomojn Aŭstrio kaj Aŭstralio, kiel oni povus diveni, ke en la unua loĝas aŭstroj, sed en la dua ne *aŭstraloj, sed aŭstralianoj? Tio tute ne estas ebla. Se oni aŭdas (supozante, ke -i- ne ekzistus) Aŭstralio kaj Aŭstrujo, ĉio estas klara, ĉu ne?

La tutan ĥaoson en nia landnoma sistemo do kaŭzis nur sole la sufiksaĉo -i-. Mi esperas, ke iujn i-emulojn mi konvinkos per tiu ĉi artikolo. Esperanto devas esti simpla lingvo, kaj miskomprenata “internacieco” en la vortprovizo ne estu ĝia ĉefa celo.

Ĉu vin mi ankoraŭ ne konvinkis? Bertilo Wennergren skribis multe pli longan artikolon, en kiu li prezentas lian opinion, kiu samas al la mia. Do, legu en Lingva Kritiko pri la landnoma sufikso -uj- en instruado.

 

Pri Ubuntu, Qt, KVIrc, Amarok kaj XChat 21 Januaro 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 20:24

(Dieser Beitrag ist auch auf Deutsch erhältlich: Von Ubuntu, Qt, KVIrc, Amarok und XChat

Kvankam verŝajne nenion interesas tio, mi volas iom raporti pri tio, kio hodiaŭ okazis al mi.

Post ol vekiĝi, mi ŝaltas mian komputilon, kaj vidas, ke Ubuntu ne plu startas. Kial ne? Io diriĝas pri tio, ke dosiero en /dev/disk/by-uuid ne ekzistas kaj do la radika aranĝaĵo ne povas esti trovata, aŭ similiel. Ne zorgindas. Post iom da provoj trankviligi la komputilo per iuj restartigoj, mi jam devas iri lernejen.

Mi revenas hejmen kaj ankoraŭ estas la sama problemo. Do mi reinstalas Ubuntu-on, kaj samtempe plenumas longe ekzistintan planon: transmuzikludiliĝi de Banshee al Amarok. Sed unue gravas la IRCumilo.

Post ol instali KVIrc laŭ la konsiloj de Weegee, mi vidas ĝin ja starti, kaj ankaŭ aŭtomate konekti, sed perdiĝis la eblo entajpi ion!

Ankaŭ alia versio de KVIrc ne funkcias. Do ŝajne temas pri Qt-programoeraro, sed ankaŭ forigi la agordodosierojn de Qt neniel helpas.

Unue mi uzas XChat-on kiel anstataŭan IRCumilon. Tamen: provinte agordi ĝin tiel, ke la klavaraj kombinoj Kontrolo+Tabo kaj Kontrolo+Majuskligo+Tabo estu transfenestridiĝiloj, mi rimarkas diversajn reagojn fare de XChat – jen nefunkcio, jen kraŝoj.

Do mi instalas irssi. Finfine, jen funkcianta anstataŭa IRCumilo. Sed jen mi rimarkas, ke la muzikaj klavoj de mia klavaro ne funkcias kun Amarok. Do, reen al Banshee.

Resumo: Fiasko.

 

Pri AndChat 16 Januaro 2010

Filed under: Komputiloj — darkweasel @ 18:41

Antaŭ proksimume unu monato, mi ricevis novan poŝtelefonon nomatan “T-Mobile Pulse”, kun la operaciumo “Android” – Linux-baza poŝtelefona operaciumo. Ankaŭ haveblas por ĝi senkosta IRCumilo. Ĝi nomiĝas AndChat. Mi prezentos al vi, kion mi trovas bona en ĝi, kaj kio estas ankoraŭ plibonigenda.

Ĝenerale

AndChat estas senkosta, sed ne libera programo. Tion mi trovas bedaŭrinda. Mi ofte demandas min, kian sencon havas senkostigi programon, se ĝi restas mallibera. Ja neniu profito estiĝas el la programo, do la normala motivo ne liberigi programon (profito) ne validas ĉi tie. Tamen: AndChat ne estas la sola programo, ĉe kiu estas tiel.

AndChat havas ankoraŭ nur anglalingvan interfacon. Ne multa scio de la angla necesas por uzi ĝin, kaj verŝajne preskaŭ ĉiu sufiĉe sperta IRCano povas kompreni tiom.

Interfaco

Post la starto de AndChat (se oni jam plenigis la tre facile uzeblajn dialogujojn por doni la servilajn detalojn) prezentiĝas listo de la konservitaj serviloj. Tuŝi unu el ili konektigas AndChat al ĝi. Funkcias tio ankaŭ tre bone kun baŭncero.

Ankoraŭ ne ekzistas menuoj por eniri kanalon. Oni devas do permane tajpi la komandon “/join #kanalo”. Tio estas certe plibonigenda, ĉar tajpi multon estas malfacile sur la Android-a klavareto. Ĝenerale oni devas entajpi tro multajn komandojn permane. Eĉ privata mesaĝado estas tre malfacila, ĉar apartaj fenestridoj por ĝi ŝajne malfermiĝas nur, se alia uzanto skribas al oni (kaj ne male).

Se oni estas en la mesaĝa fenestro, supere troviĝas butonaro, per kiu oni povas transkanaliĝi, aŭ iri al la statfenestrido. Aparta dialogujo por transkanaliĝi ne ekzistas, kaj tial la transkanaliĝado povas malfaciliĝi je multaj kanaloj. Krome, tiu butonaro estas konfuza: Se oni ŝovas la fingron sur ĝi kaj poste suprigas ĝin, ankoraŭ iom pli rulumiĝas la butonaro (kiel estas normale en Android) – sed la aktiva fenestrido ne ŝanĝiĝas! Do oni ne povas fidi la indikon de la “aktiva fenestro” – efektive eblas, ke oni tajpas en tute alia fenestrido!

Ĉiu servilo havas propran butonaron. Se oni volas transserviliĝi, necesas unue premi la “Reen”-butonon sur la poŝtelefono kaj poste tuŝi la volatan servilon. Tiu aparteco laŭ mi neniel utilas (estas por mi ja tute fajfinde, sur kiu servilo estas certa kanalo), kaj indus ŝanĝi tion al la maniero organizi la diversajn servilojn kaj kanalojn uzata en plej multaj IRCumiloj.

Estas certe bone, ke la nomlisto ne rekte aperas en la fenestridoj. Poŝtelefona ekrano estas mallarĝa, kaj jam la butonaro kaj klavaro multegon okupas. Per “Menu” → “UserList” eblas atingi tiun liston. Ĝi havas serĉilon, sed ne ŝajnas per si mem ordigita. Tuŝi nomon enigas ĝin en la tekstenigilon, kun eventuala rangsigno (ekzemple @ ĉe operaciisto). Verŝajne tamen permane tajpi la nomon estas pli facile ol uzi tiun funkcion. Kial ne anstataŭe aperas butonoj ekzemple por WHOIS-i, private mesaĝi, kaj elĵeti, kiel estas en aliaj IRCumiloj?

Funkcioj

Eblas agordi AndChat-on atentigi onin ĉe mencio de onia kaŝnomo, sed ne eblas aldoni aliajn atentigajn vortojn (en mia kazo, mi ekzemple ŝatus “weasel” en tia listo). Tempindikoj antaŭ mesaĝoj aperas, sed ne kun sekundoj.

Tute ne eblas kopii tekston el la mesaĝarujo. La tekstenigilo funkcias kun la normala tondujo de Android.

En la sistema mesaĝujo de Android, AndChat aperigas elementon kun la nombro de alkonektitaj serviloj kaj eraroj. Tuŝi ĝin transfenestrigas onin al AndChat – tio estas tre utila, ĉar alie transfenestriĝo al ĝi ne estus tre oportuna.

La funkcio malstartigi AndChat-on estas iom kaŝita, ĉar en la servilaro oni devas unue premi “Menu” kaj poste tuŝi “Exit”. Estas sufiĉe da spaco en la servilaro mem, do kial ne estas rekta malstartigilo tie? (Iu eĉ plendis en la komentoj de la Androida vendejo pri AndChat, ke laŭŝajne ne eblas malstartigi ĝin, do tiu ĉi funkcio estas klare tro kaŝita).

Resumo

AndChat funkcias jam nun, sed necesos pli evoluigi ĝin por fari el ĝi tre utilan kaj facilan IRCumilon. Ĉefe la uzantinterfaco estas tre plibonigenda. Certe poŝtelefona IRCumilo ĉiam havos malpli da funkcioj ol komputila, sed iom pli mi ŝatus vidi ankaŭ en AndChat!

Dankon por legi mian artikolon. Mi volonte akceptos ĉiajn komentojn!

 

Jen darkweasel nun blogas en Esperanto! 14 Januaro 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 18:23

Iuj verŝajne jam konas min. Mi estas tiu strangulo el IRC kaj lernu! :)

Mi decidis fari propran blogon por miaj blogaĵoj Esperantaj, por ke ili ne plu intermiksiĝu kun alilingvaj tekstoj en mia germanlingva blogo! Mi ne jam scias, pri ĝuste kio mi blogos, sed ja venos interesaĵoj blogindaj.

Iajn komentojn mi volonte akceptos retpoŝte!