Blogo de darkweasel

Persona blogo de 16jarulo aŭstra

Mia unua Esperanta poeziaĵo: La enu’ 12 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 17:31

Hodiaŭ en mia laborejo mi tiom enuis, ke mi verkis mian unuan Esperantlingvan poeziaĵon.

Ĉu vi konas tiun senton?
Ĉu iu faris jam inventon,
kiu senkondiĉe malhelpas ĝin?
Jes, tio ja vere plaĉus min!
Vi ne scias, kion mi celas, ĉu?
Ja evidentas, ke temas pri l’ enu’

Ĉu la sun’ ekstere brilas?
Ĉu ĉiuj homoj tre trankvilas?
Ankaŭ mi, eĉ multe tro!
Mi estas senokupa, do
ekzistas farendaĵo, ĉu?
Donu ĝin al mi kaj foros la enu’.

Sed ja venos la minut’,
certas mi je absolut’.
Foriros mi kaj hejmen iros
kaj tiam mi jam ne eldiros,
ke mi tiom enuas plu,
ĉar estos for mia enu’

Advertisements
 

Apenaŭ kompreneblaj frazoj 10 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 20:26

Mi nuntempe legetas la germanlingvan libron “Der Sprachinstinkt”, tradukitan el la angla (“The Language Instinct”) de Martina WIESE origine verkitan de Steven PINKER, kaj en ĝi mi trovis kelkajn apenaŭ kompreneblajn lingvajn konstruojn. Mi tradukas iujn tie ĉi al Esperanto (fojfoje mi ŝanĝis vortojn por doni pli da senco al la frazo). Ili vere cerbumigas, kvankam ili estas plene korektaj!

  • Se, se, se pluvos, malvarmos, mi tristos, mi bezonos helpon.
  • Ke, ke, ke li reelektiĝis, ĝojigas, mirigas, strangas.
  • Ŝi manĝis ofte salon kaj pipron neniam.
  • Vere estis sukcesa festo. Kelkaj kolegoj, kiuj ne venis, certe nun bedaŭras, kiam ili eltrovis, kiom bele estis, ne ĉeestinti. (Tiu ĉi frazo vere ne estas memkontraŭdira, se vi legas ĝin ĝuste!)
  • Karlo diris ke Paŭlo faros la laboron hieraŭ. (Bone, tie ĉi mi iom trompis ellasante atenditajn komojn.)

Rimarko. Ĉar jam multaj diris, ke tio estas tre malkonvena esprimomaniero – jes, prave! Estas ĝuste la senco de tiu ĉi afiŝo montri, kiajn miskondukajn frazojn permesas la gramatiko de Esperanto. Neniulingve oni vere esprimus la montritajn konceptojn tiel ĉi (speciale ne la unuajn du frazojn).

 

Kiel urbeto senŝuldiĝas dum malmultaj minutoj 4 Aŭgusto 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 17:02

Saluton!

Jen germanlingva artikolo, kies tradukon mi donas jene, kaj kiu eble helpos (aŭ malhelpos) ies komprenon de ekonomio.

Estas Aŭgusto en malgranda ĉemara urbo, ĉefsezono, sed pluvas kaj la urbo senturistas. Ĉiuj urbanoj havas ŝuldojn. Bonŝance venas riĉa ruso en unu el la urbhoteloj.

La ruso volas ĉambron, surtabligas 500 eŭrojn kaj iras kontroli, ĉu la ĉambro plaĉas al li.

La hotelestro prenas la monon kaj kuras al la buĉisto por senŝuldigi sin.

La buĉisto prenas la 500 eŭrojn kaj kuras al la porkbredisto por senŝuldigi sin.

Tiu kuras kun la 500 eŭroj al la nutraĵliveristo por senŝuldigi sin.

La liveristo donas la monon al la ĉiesulino por senŝuldigi sin.

La ĉiesulino prenas la monon kaj kuras ĉe la hotelestron por forigi siajn horĉambrajn ŝuldojn.

En la sama momento revenas la ruso kaj diras, ke la ĉambro ne plaĉas al li. Li reprenas siajn 500 eŭrojn kaj eliras la urbon.

Do jen la fino de la historio: Neniu gajnis ion, sed ĉiuj senŝuldiĝis kaj subite tutoptimisme antaŭĝojas pri la estonteco.

 

Elektronika libraro 13 Majo 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 07:22

Saluton! Mi scias, ke mi delonge ne ĝisdatigis mian blogon, sed mi hieraŭ trovis ion afiŝindan: La Elibraro enhavas iom da Esperantaj libroj! Do, ĉiuj, kiuj ĉiam volis legi tian libron, iru tien kaj elŝutu.

Cetere, en la sekva semajno, mi ne aktivos en la IRC nek ĉe lernu! nek povos mi publikigi komentojn al tiu ĉi blogo, ĉar mi lerneje forestos ĉe sportsemajno en Karintio.

 

Kiel atingi Chatonic-on per la Linux-a Flash Player 2 Februaro 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 23:27

Hodiaŭ mi unuafoje sukcesis eniri la babilejaron Chatonic. Antaŭe mi havis problemojn pri tio pro la fuŝiteco de la Linux-a Flash Player, sed per retserĉo mi trovis eblon permesi al Chatonic uzi mikrofonon.

Iru al la Privatecagordilo kaj agordu ĝin (sur la kvara fenestrido), ke por eo.chatonic.com estu ĉiam permesata atingi la mikrofonon.

Poste, ĉio devus funkcii. Jen, tiel simple!

 

La sufiksaĉo -i- 22 Januaro 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 20:22

Saluton al vi ĉiuj. Hodiaŭ denove okazis diskuto ĉe lernu! pri landnomoj, kaj mi volas iom prezenti mian opinion.

Iuj opinias la tutan landnoman sistemon de Esperanto tre malfacila. Kaj eble ili pravas. Tamen kulpas pri tio ne la dukategorieco mem, sed la sufikso -i-.

Iam en pli bonaj tagoj, ekzistis du kategorioj de landnomoj. Kelkaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de popolano, kaj oni aldonis la sufikson -uj- al tiu radiko por formi ilian respektivan landon. Aliaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de lando, kaj oni aldonis la sufikson -an- al tiu radiko por formi la nomon de ĝiaj loĝantoj. Tio estas tute normala kaj tute la sama signiforilato kiel inter idiot·o kaj stult·ul·o.

Do, ĉiuj lernantoj povis kompreni tiun sistemon. Se la landnomo finiĝis per -uj-, oni sciis, ke oni forigu tiun -uj- por formi ties loĝantojn. Se la landnomo finiĝis per io alia, oni sciis, ke oni aldonu -an- samcele. Ĉu iu ne komprenus tiun ĉi tre simplan sistemon?

Sed tiel ne restis. Iam venis en ies kapon, ke oni, por enkonduki plian “internaciecon”, uzu -i- anstataŭ -uj-. Nuntempe tio estas tre populara, kaj jen kial la sistemo estas tiel malfacila. Se oni renkontas la du landnomojn Aŭstrio kaj Aŭstralio, kiel oni povus diveni, ke en la unua loĝas aŭstroj, sed en la dua ne *aŭstraloj, sed aŭstralianoj? Tio tute ne estas ebla. Se oni aŭdas (supozante, ke -i- ne ekzistus) Aŭstralio kaj Aŭstrujo, ĉio estas klara, ĉu ne?

La tutan ĥaoson en nia landnoma sistemo do kaŭzis nur sole la sufiksaĉo -i-. Mi esperas, ke iujn i-emulojn mi konvinkos per tiu ĉi artikolo. Esperanto devas esti simpla lingvo, kaj miskomprenata “internacieco” en la vortprovizo ne estu ĝia ĉefa celo.

Ĉu vin mi ankoraŭ ne konvinkis? Bertilo Wennergren skribis multe pli longan artikolon, en kiu li prezentas lian opinion, kiu samas al la mia. Do, legu en Lingva Kritiko pri la landnoma sufikso -uj- en instruado.

 

Pri Ubuntu, Qt, KVIrc, Amarok kaj XChat 21 Januaro 2010

Filed under: Uncategorized — darkweasel @ 20:24

(Dieser Beitrag ist auch auf Deutsch erhältlich: Von Ubuntu, Qt, KVIrc, Amarok und XChat

Kvankam verŝajne nenion interesas tio, mi volas iom raporti pri tio, kio hodiaŭ okazis al mi.

Post ol vekiĝi, mi ŝaltas mian komputilon, kaj vidas, ke Ubuntu ne plu startas. Kial ne? Io diriĝas pri tio, ke dosiero en /dev/disk/by-uuid ne ekzistas kaj do la radika aranĝaĵo ne povas esti trovata, aŭ similiel. Ne zorgindas. Post iom da provoj trankviligi la komputilo per iuj restartigoj, mi jam devas iri lernejen.

Mi revenas hejmen kaj ankoraŭ estas la sama problemo. Do mi reinstalas Ubuntu-on, kaj samtempe plenumas longe ekzistintan planon: transmuzikludiliĝi de Banshee al Amarok. Sed unue gravas la IRCumilo.

Post ol instali KVIrc laŭ la konsiloj de Weegee, mi vidas ĝin ja starti, kaj ankaŭ aŭtomate konekti, sed perdiĝis la eblo entajpi ion!

Ankaŭ alia versio de KVIrc ne funkcias. Do ŝajne temas pri Qt-programoeraro, sed ankaŭ forigi la agordodosierojn de Qt neniel helpas.

Unue mi uzas XChat-on kiel anstataŭan IRCumilon. Tamen: provinte agordi ĝin tiel, ke la klavaraj kombinoj Kontrolo+Tabo kaj Kontrolo+Majuskligo+Tabo estu transfenestridiĝiloj, mi rimarkas diversajn reagojn fare de XChat – jen nefunkcio, jen kraŝoj.

Do mi instalas irssi. Finfine, jen funkcianta anstataŭa IRCumilo. Sed jen mi rimarkas, ke la muzikaj klavoj de mia klavaro ne funkcias kun Amarok. Do, reen al Banshee.

Resumo: Fiasko.