Mi nuntempe legetas la germanlingvan libron “Der Sprachinstinkt”, tradukitan el la angla (“The Language Instinct”) de Martina WIESE origine verkitan de Steven PINKER, kaj en ĝi mi trovis kelkajn apenaŭ kompreneblajn lingvajn konstruojn. Mi tradukas iujn tie ĉi al Esperanto (fojfoje mi ŝanĝis vortojn por doni pli da senco al la frazo). Ili vere cerbumigas, kvankam ili estas plene korektaj!
- Se, se, se pluvos, malvarmos, mi tristos, mi bezonos helpon.
- Ke, ke, ke li reelektiĝis, ĝojigas, mirigas, strangas.
- Ŝi manĝis ofte salon kaj pipron neniam.
- Vere estis sukcesa festo. Kelkaj kolegoj, kiuj ne venis, certe nun bedaŭras, kiam ili eltrovis, kiom bele estis, ne ĉeestinti. (Tiu ĉi frazo vere ne estas memkontraŭdira, se vi legas ĝin ĝuste!)
- Karlo diris ke Paŭlo faros la laboron hieraŭ. (Bone, tie ĉi mi iom trompis ellasante atenditajn komojn.)
Rimarko. Ĉar jam multaj diris, ke tio estas tre malkonvena esprimomaniero – jes, prave! Estas ĝuste la senco de tiu ĉi afiŝo montri, kiajn miskondukajn frazojn permesas la gramatiko de Esperanto. Neniulingve oni vere esprimus la montritajn konceptojn tiel ĉi (speciale ne la unuajn du frazojn).
Tiu plej longa fakte estas ankaŭ plej komprenebla por mi :P