Blogo de darkweasel

Persona blogo de 16jarulo aŭstra

Kiel urbeto senŝuldiĝas dum malmultaj minutoj 4 Aŭgusto 2010

Arkivita sub: Uncategorized — darkweasel @ 17:02

Saluton!

Jen germanlingva artikolo, kies tradukon mi donas jene, kaj kiu eble helpos (aŭ malhelpos) ies komprenon de ekonomio.

Estas Aŭgusto en malgranda ĉemara urbo, ĉefsezono, sed pluvas kaj la urbo senturistas. Ĉiuj urbanoj havas ŝuldojn. Bonŝance venas riĉa ruso en unu el la urbhoteloj.

La ruso volas ĉambron, surtabligas 500 eŭrojn kaj iras kontroli, ĉu la ĉambro plaĉas al li.

La hotelestro prenas la monon kaj kuras al la buĉisto por senŝuldigi sin.

La buĉisto prenas la 500 eŭrojn kaj kuras al la porkbredisto por senŝuldigi sin.

Tiu kuras kun la 500 eŭroj al la nutraĵliveristo por senŝuldigi sin.

La liveristo donas la monon al la ĉiesulino por senŝuldigi sin.

La ĉiesulino prenas la monon kaj kuras ĉe la hotelestron por forigi siajn horĉambrajn ŝuldojn.

En la sama momento revenas la ruso kaj diras, ke la ĉambro ne plaĉas al li. Li reprenas siajn 500 eŭrojn kaj eliras la urbon.

Do jen la fino de la historio: Neniu gajnis ion, sed ĉiuj senŝuldiĝis kaj subite tutoptimisme antaŭĝojas pri la estonteco.

 

6 Responses to “Kiel urbeto senŝuldiĝas dum malmultaj minutoj”

  1. Gxeremio Diras:

    Dankon. Mi ligis al cxi tiu en La Verda Stelo – http://verdastelo.com

  2. russ Diras:

    Nu, tiuj stultaj homoj ne bezonis la ruson por konstati, ke ili havas cirklon de egalaj ŝuldoj kaj do povas deklari sin kvitaj. :)

    • darkweasel Diras:

      Teorie tio ĝustas! Sed homoj verŝajne ne estas sufiĉe saĝaj por eltrovi tion.

      • la Grafo Diras:

        Aŭ sufiĉe saĝaj ne fari tion, darkweasel!
        Ja la propono de russ “deklari sin kvitaj” estas nerealigebla sen makleristo. Kio signifas, ke 500 eŭroj nesufiĉos… ;-)

        • darkweasel Diras:

          Certe en la realo jes, sed en la realo oni ankaŭ kutime havas ŝuldojn ĉe banko kaj ne unu ĉe la alia …

          • la Grafo Diras:

            Hm, la ŝuldoj ĉe banko estas alia okupo.
            En malgrandaj urbetoj dum simila situacio reale agas ĝuste tiel – kreditante unu alian ĝis kiam alvenos klientoj. Ja la laboro de ĉiu el ili dependas de la laboro de aliajn!


Lasu respondon

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

 
Follow

Get every new post delivered to your Inbox.