Saluton al vi ĉiuj. Hodiaŭ denove okazis diskuto ĉe lernu! pri landnomoj, kaj mi volas iom prezenti mian opinion.
Iuj opinias la tutan landnoman sistemon de Esperanto tre malfacila. Kaj eble ili pravas. Tamen kulpas pri tio ne la dukategorieco mem, sed la sufikso -i-.
Iam en pli bonaj tagoj, ekzistis du kategorioj de landnomoj. Kelkaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de popolano, kaj oni aldonis la sufikson -uj- al tiu radiko por formi ilian respektivan landon. Aliaj funkciis tiel, ke la radiko havas la signifon de lando, kaj oni aldonis la sufikson -an- al tiu radiko por formi la nomon de ĝiaj loĝantoj. Tio estas tute normala kaj tute la sama signiforilato kiel inter idiot·o
kaj stult·ul·o
.
Do, ĉiuj lernantoj povis kompreni tiun sistemon. Se la landnomo finiĝis per -uj-, oni sciis, ke oni forigu tiun -uj- por formi ties loĝantojn. Se la landnomo finiĝis per io alia, oni sciis, ke oni aldonu -an- samcele. Ĉu iu ne komprenus tiun ĉi tre simplan sistemon?
Sed tiel ne restis. Iam venis en ies kapon, ke oni, por enkonduki plian “internaciecon”, uzu -i- anstataŭ -uj-. Nuntempe tio estas tre populara, kaj jen kial la sistemo estas tiel malfacila. Se oni renkontas la du landnomojn Aŭstrio
kaj Aŭstralio
, kiel oni povus diveni, ke en la unua loĝas aŭstroj
, sed en la dua ne *aŭstraloj
, sed aŭstralianoj
? Tio tute ne estas ebla. Se oni aŭdas (supozante, ke -i- ne ekzistus) Aŭstralio
kaj Aŭstrujo
, ĉio estas klara, ĉu ne?
La tutan ĥaoson en nia landnoma sistemo do kaŭzis nur sole la sufiksaĉo -i-. Mi esperas, ke iujn i-emulojn mi konvinkos per tiu ĉi artikolo. Esperanto devas esti simpla lingvo, kaj miskomprenata “internacieco” en la vortprovizo ne estu ĝia ĉefa celo.
Ĉu vin mi ankoraŭ ne konvinkis? Bertilo Wennergren skribis multe pli longan artikolon, en kiu li prezentas lian opinion, kiu samas al la mia. Do, legu en Lingva Kritiko pri la landnoma sufikso -uj- en instruado.
Vi tute pravas, DarkWeasel.
Mi kelkfoje uzas -i-, sed mi pli preferas -uj-. Ĉi tiel ne ekzistos miskomprenoj.
Nu, mi iafoje akcidente uzas -i-, kiam mi parolas al i-emulo kaj simple kopias la vorton, kiun li uzis. Do, se iu demandas min, ĉu limas al , estas bedaŭrinde nature respondi . Tamen estas certe pli bone diri, ke Aŭstrujo limas al Hungarujo.
Ĝuste pro la malklareco, kiun kaŭzas la io-metodo, mi denove transiris al la uj-sistemo, kiun mi lernis en mia infaneco. Cetere ekzistas diversaj pledoj por denove uzi “-ujo” kaj ne “-io”. Rigardu ankaŭ al Landoj kaj lingvoj de la mondo. Vi ne estas sola.
Mi tute konsentas kun vi, darkweasel. Via klarigo de la situacio estas tre bona kaj via solvo de la problemo estas kaj simpla kaj tre sagxa.
Mi aldonas mian voĉon al la interkonsento pri via vidpunkto. Ŝajnas ke ĉi tiu afero klare montras kio okazas kiam nekompetentuloj reformeme fuŝtuŝas la lingvon por “plibonigi” ĝin. Gratulon pro bona blogo.
—
Se oni renkontas la du landnomojn “Aŭstrio” kaj “Aŭstralio”, kiel oni povus diveni, ke en la unua loĝas “aŭstroj”, sed en la dua ne “*aŭstraloj”, sed “aŭstralianoj”?
—
Oni povas cxiam diri “aŭstrianoj” kaj “aŭstralianoj”. Jen, problemo solvita.
Mi tre aprecas la artikolojn de Bertilo, tamen ĉi-foje mi konsentas kun Sergio Pokrovskij.
http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm
—
BW iam konstatis en PMEG: “se oni hezitas, oni povas ĉiam trankvile uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Franciano, Ĉiniano, Italiano, Pollandano k.t.p.”.
Mi trovas ĉarma tiun “se oni hezitas”. Se oni celas landanecon, oni ja senhezite uzu -an
—
Saluton!
Jes, pri tio vi ja pravas. Sed oni devas ankoraŭ scii la kategorion de landnomo ekzemple por paroli pri la koncerna lingvo. Kial en “Germanio” loĝas “Germanianoj”, kiuj parolas la lingvon “germanan”, sed en “Indonezio” loĝas “Indonezianoj”, kiuj parolas la lingvon “indonezian”?
Krome, estas iometa diferenco, ĉe gentobazaj nomoj, inter la simpla formo kaj la formo kun -(uj/i)an. La simpla formo montras naciecon, apartenon al gento – kio tio precize estas, ofte estas demando de sintakso de la koncerna homo, ĉar eĉ se mi transloĝiĝus al Polujo, mi verŝajne ne volus esti nomata polo, sed ankoraŭ aŭstro. La formo kun -ujan montras la loĝlandon, kaj se mi transloĝiĝus al Polujo, mi certe estus polujano.